Quantcast
Channel: La Balta Ondo » Osama bin Laden
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2

Tempo de murdistoj

$
0
0

Osama bin LadenLa mortigo (kial ne diri murdo) de Osama Bin Laden lasas ombron sur la bildo de Usono. La afero de kapto de internacia krimulo postulis la organizon de certa internacia tribunalo, simila al tiu de Nurenbergo post la Dua Mondmilito. La senjuĝa murdo de murdisto estas respondo eble iom akceptebla aŭ almenaŭ komprenebla por iu privata venĝisto – ne por mondpotenco. Des pli ne por tiu, kiu sin proklamis protektanto de demokratio kaj juro sur la tuta planedo.

La plano de Obama en ĉi tiu kunteksto ne povis esti alia ol preni la krimulon viva kaj organizi proceson kiu malfermus “urbi et orbi” la risortojn de la monda terorismo. Probable, temis ĝuste pri risortoj. En tiu obskura meĥaniko de teroro kaj teruro estis kaj estas iuj sekretaj risortoj ne malfermendaj, kaj Bin Laden-atestanto ne eniris la skemon de solvo de tiu problemo.

Mortigi sen juĝo ne estas bona ekzemplo. Eĉ se oni mortigas tre grandan krimulon, kiu meritas morton. Mortigi sen juĝo tentas sekvi la venĝiston. Tiam Juro malaperas el la horizonto, kaj la volo de la forta iĝas mezurilo de ĉiu juĝa takso. Tio signifas la finon de Justeco. Tio signifas la revenon al sovaĝa praepoko kiam la sola leĝo estis tiu de la pugno.

Ĉu ni ne estas jam en tiu obskuriĝa periodo de retroevoluo de nia civilizo? La pasinta dudeka jarcento – kruela kaj barbara – kun riveroj da sango en la du mondmilitoj, tiu epoko de diktatoroj kaj diktaturoj – markis tre evidente la inversan klinon de la homaro.

La komenco de la nova jarmilo konfirmas ĝin okulfrape.

Alen Kris

Represo permesata. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/05/tempo-de-murdistoj/


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2